Ni cxiuj animaloj havas la magian eblecon senti, ke ni ekzistas. La sxtonoj kaj la trajnoj, la tuberoj kaj la fruktoj scias nenion pri la aera mildeco kaj la kareso de akvo, nek sentas la emocion sin froti unu al la alia. Sed por ni animaloj la vivo povas esti bela.
Pretaj estas la girlandoj, la trancxiloj, la kagxoj, la klaboj, la donacoj. Baldaù ni gustumos pli intense ol kutime la gxojon kunesti. Baldaù abundos la frapoj pli forte ol kutime. Kaj la « pacon sur la Tero » kaj la « bondezirojn » estos dirataj trankvile sur sanga maro pli largxa ol kutime. Multaj bestoj iros al la granda festeno : la vivontaj cxirkaù tablon kaj la mortigotaj sur gxin. Cxar onidire la mondo konsistas el du duonoj : unu naskita por regi, la alia por morti.
Estos piceoj, gxentilaj kristnaskaj pacxjoj kun bovo kaj malgranda infano. La bovo flaros nek piceon, nek pajlon. Li havos la raùkan blovon de besto, kiu falas teren. La vivo foriros pro lia trancxita gorgxo ; poste la kristnaskaj pacxjoj partigos la kadavron kun la infanoj.
Baldaù alvenos la silvestra nokto, la nokto de "bonaj vivantoj" je ventroj ece tombejaj. Kial do baraktas vi porkidoj, kies voston kaj dentojn oni trancxas, vi bovidoj tirataj surgenue dum la lasta vojagxo, vi cxiuj stumpigitaj, enkarcerigataj, sufokitaj, kropsxtopitaj, elektrokutitaj, senintestigitaj. La gefestemuloj kun melodia vocxo kovras jam viajn kriojn. Ili parolas pri hejmteroj kaj tablotukoj kun kvadratoj, kantas la bonajn, krudajn manojn, (kiuj tenas la tenajlojn, la fisxkaptajn retojn) kaj la grandegan talenton eksciti la papilojn kuirante mortigitajn geulojn. Cxu ci parolas kiel ili, aù ci estas ulo, kiu malfacile gxuas.
Cxu ci parolas kiel ili, aù ci estas ulo, kiu malfacile gxuas. Por esti samfamiliano necesas organizi... |
|
|||
Kristnaska aù silvestra festeno sen meleagrino, sen grashepatajxo, sen salmo, sen omaro, sen ostro, sen cxasbesto, sen anassxaúmajxo, sen palinuro, sen blanka kolbaso, sen kaviaro...
mankus la plejcxefajxo ! Akcepti gastojn kaj ne proponi viandon, tio ne konvenas.
Ili ja estas niaj gastoj, oni devas honori ilin, pruvi al ili nian estimon, esti gastigemaj ! Makabra komunio koste de bucxado.
Konstatu kiom multe mi honoras cin, mi oferbucxis viktimojn por ci sen kalkuli.
Ci ja estas mia samrangulo, ci rajtas kiel mi drasxi la vivojn de la alia duonaro. Dum tiu karita periodo, la plej gemalricxuloj ne estos forgesataj. Okaze de humanaj festenoj ili ankaù ricevos sian porcion de grashepatajxo. Poste sur stratojn oni pusxos ilin kaj ili frostigxos tute sanktoleitaj per digno.
Mi, kiu havas nek plumojn, nek felon, nek
skvamojn, apartenas pro mia vizagxo al la raso de la sangvunduloj. Cxar mi volis placxi al ili, ke ili akceptas min inter ili,
mi sxajnigis kredi la fabelon de la du duonoj. Tute kiel ili mi sciis frandi la guston de mortigo kaj stulte ridi pri
bongustegaj kadavroj. . Mi ankoraù sxatus, ke ili amas min kaj povi
ami ilin sed mi tre klare konstatas, ke ili plenkonscie subpremas la aliajn duonanojn, al kiuj ankaù apartenas mi.
Mi ne plu estas cxe la flanko de getorturistoj. Dum la tago de la granda festeno, se estas nur du flankoj mi elektos la alian. Entrancxu min vivantan, kiel la aliajn
sturginojn. Eksplodigu mian hepaton, kiel tiun de anasoj. Eltiru miajn testikojn, kiel tiujn de kaponoj. Kvaronumu min, kiel
la ranojn. Brogu min, kiel la omarojn. Viaj ridantaj dentoj dissxiru mian karnon, kiel tiun de meleagrinoj, bovidoj,
kapreoloj kaj salmoj. Cxu vere oni devas elekti inter la plej malbono kaj la plej
malbono ? Cxu iri kun la torturatoj, kiuj tuj agonios, forlasataj de cxiuj ? aù kun la murdistoj, kiuj
ridacxas kaj lekas al si la lipojn kaj pusxas al bucxejo ? Ne, ne, ne, ne ! |
||||
|
Mi denuncas ! Mi denuncas la senvaloran kaj senkuragxan agmanieron,ke oni malestimas gealiulojn por trankviligxi pri sia mema graveco. Mi denuncas la socion konstruatan per eksigoj. Oni povas krei ligojn alimaniere ol estante komplicoj de samaj krimoj. Ni forgesu la abomenan miton de la mondo kun du duonoj, la sinistran masxinon, kiu fabrikas malbonon. Mi volas ke vere ekzistas gxentilaj kristnaskaj pacxjoj kaj paco sur la Tero kaj gefrateco. Povu ekflori la animala varmeco, la ekzistogxojo de ludemaj porkidoj, de amantaj geanasoj kaj de babilemaj gehomoj. Por ni cxiuj bestoj la vivo povas esti pli bela. Komencigxu fine festo, vere, |
|||
la festo sen bucxado ! |
||||